Kathoey

Nong Thoom estas verŝajne la plej internacie rekonebla Kathoey pro ŝia portreto en la filmo Beautiful Boxer.

La termino kathoey (taje: กะเทย, elparolo: [kà.tʰɤːj] aŭ katoey, katoïkatoy, kiu signifas 'malsimila' estas en Tajlando kaj Laoso la kutima vorto por virin-vira transgenrulavirineca transseksula persono. Ĝi referas al homoj, kiuj naskiĝas fiziologie viraj sed, kiuj "havas virinan koron" kiel tajoj vortumas ĝin[1].

Aliaj esprimoj por kathoey estas sao (aŭ phuying) praphet song (la alia speco de virino) aŭ phet thee sam (la tria sekso). En la angle parolataj landoj ankaŭ estas uzata vaste tradukita esprimo ladyboy (fraŭlin-knabo).

La termino (pruntvorto de la khmera en la tajan lingvon, kiu originale signifis androgina/ambaŭseksa) ne havas precizan ekvivalenton en aliaj lingvoj, kiu klarigas ke ĉiuj provoj fari tradukon fiaskis pro malsamaj konotacioj de la respektivaj terminoj en aliaj lingvoj[2].

La kathoey, kiujn sole jam en Tajlando oni kalkulis je 500 000 kaj ne nur en la urboj, estas plene integritaj en la socio kaj firme ankrumitaj en la taja kulturo. Tajlando estas inter la landoj en la mondo kie la indulgemo vidalvide de transgendruloj estas plej granda, pro la akceptemo de la budaisma religio[3].

  1. (angla) Hannah Beech, Where the ladyboys are, Time, la 7-an de julio 2007.
  2. (germana) Grünhagen: Transgender in Thailand. 2013, S. 72.
  3. (franca) Carmen Butta, Les "lady boys" en Thaïlande Arkivigite je 2017-05-14 per la retarkivo Wayback Machine, Géo Arte Tv, 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search